La Vivo de Zamenhof

AKTUALIGO 2012: La projekto estis prokrastita.
Vidu https://imagufilmoj.wordpress.com/2012/04/25/filmado-de-la-vivo-de-zamenhof-prokrastita-gxis-2013/

AKTUALIGO 2013: La projekto estas suspendita sendifine.
Vidu https://imagufilmoj.wordpress.com/2013/01/28/dokumentaria-filmo-pri-zamenhof-suspendigita/

————————————————————————————————————————-

Akceptante la petojn el centoj da samideanoj el diversaj landoj ni intencas realigi dokumentarian filmon pri la vivo de L.L. Zamenhof. Bazita je biografioj verkitaj far de eminentaj samideanoj, ni liveros riĉenhavan kaj altkvalitan produkton. Ĉi tiu malferma alvoko celas havi vin kiel nia oficiala partnero en tiu malfacila tasko. Sed ja temas pri nepre realigenda revo de la tuta esperantistaro. Ni intencas prezenti la filmon en Hanojo, Vjetnamio, dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto 2012.

.

Kiel ni realigos la filmon?

Ni vojaĝos al la diversaj lokoj kie vivis, studis kaj laboris Ludoviko Zamenhof kaj faros diversajn intervjuojn kun fakuloj por klarigi la detalojn pri ĉiuj epokoj. Kronologie, ni montros la disvolviĝon de la pensoj kaj agoj de la aŭtoro de Esperanto. La fina produkto estos altkvalita, industri-produktita DVD kaj ankaŭ cifereca filmo por reta elŝutado.


Enhavo

Historiajn faktojn ni atente kontrolos pere de la Zamenhof-biografioj verkitaj de Edmond Privat (1920),  Marjorie Boulton (1960) kaj Aleksander Korzhenkov (2009).

  • Enkonduko (Esperanto hodiaŭ, ĝeneralaj vortoj pri Zamenhof)
  • Naskiĝo (gepatroj, bjalistoka hejmo…)
  • Infaneco (fruaj lingvaj eksperimentoj, junaj revoj…)
  • Adolesko (universitato, oftalmologia kabineto, enamiĝo…)
  • Adulta vivo (geedziĝo, debuto de Esperanto, filoj…)
  • Morto (malsano, unua kongreso, mondmilitoj…)
  • Heredaĵo (UEA, Unuiĝintaj Nacioj, homaranismo…)

 

 Atingoj kaj Celoj

Imagu Filmoj delonge prenis la taskon disvastigi Esperanton pere de filmoj. Unue ni faris grandan klopodon kaj finfine sukcesis filmigi la plej faman verkon de Claude Piron, “Gerda Malaperis”, danke al helpo de geesperantistoj el la tuta mondo. La filmo atingis pli ol 80 landojn kaj disvendiĝis je preskaŭ 2000 ekzempleroj. Tiu fakto estas por ni esperantistoj vera miraklo! Poste, nia insistemo kunportis nin ĝis alia filmo, ĉifoje prenita el la japana literaturo: “La Patro”, tradukita al 13 lingvoj, kiu ankaŭ fariĝis fama kaj atingis siavice 87 landojn. Nun ni denove staras por nova, kaj kun via helpo, fruktodona batalo: ĉifoje ni estos iom pli ambiciaj. Ni intencas prezenti tiun filmon al ordinaraj filmagentejoj por spektigi ĝin ankaŭ en naciaj televidkanaloj kaj kinejoj.

 

Filmiloj uzotaj kaj kvalito

La filmiloj uzotaj estas tre altkvalitaj kaj profesiaj. Unue ni intencas aĉeti unu aŭ du (depende de la monkolektado) malgrandajn filmmaŝinojn (facile transporteblaj), kiu estas unu el la plej bonkvalitaj en ties kategorio ĉar ĝi permesas al ni ŝanĝi lensojn kaj havas la plej grandan lumkaptilon inter la aktualaj kameraoj (35 mm kontraŭ 8/9 mm de la aliaj). La mikrofonoj estos senkablaj kaj ankaŭ la plej bonaj en la merkato por ke la sono fariĝu perfekta. La ceteraj aparatoj ankaŭ estas profesiaj kaj altkvalitaj por ke ni registru kaj prezentu plej profesian filmon. Jen kelkaj fotoj pri la uzotaj aparatoj:


.

Kalendaro

  • Septembro 2011 – Planado
  • Oktobro 2011 – Preparado
  • Novembro 2011 – Lanĉado
  • Decembro 2011 – Monkolektado
  • Januaro 2012 – Monkolektado
  • Februaro 2012 – Logistika preparado
  • Marto 2012 – Filmado
  • Aprilo 2012 – Filmado
  • Majo 2012 – Muntado kaj post-produktado
  • Junio 2012 – Kreado de fizikaj produktoj kaj Promociado
  • Julio 2012 – (28a) Lanĉado dum Universala Kongreso (Hanojo)
  • Aŭgusto 2012 – Distribuado

.

Itinero


 .

Buĝeto

Filmiloj Aĉeti filmilon (Sony Nex-FS100NK)
Aĉeti lenson “tele” 18-200mm (SEL18F200)
Aĉeti lenson “wide”  10-20mm (SEL 16F28)
Aĉeti mikrofonojn (Sony UWP V)
Aĉeti apogilon / lumigilojn/ memorkartojn
Aĉeti akumulatoron / sonregistrilon
Aĉeti porteblan komputilon / porteblan telefonon
10.000 €
Laboristoj
(3+ monatoj)
Reĝisoro
Kameristo
Produktisto
10.000 €
Vojaĝkostoj 2 flugbiletoj GRU-BCN-GRU
Lui aŭtomobilon
Filmado en Barcelono
Filmado en Tuluzo / Parizo / Boulogne-sur-Mer
Filmado en Bruselo / Roterdamo / Berlino
Filmado en Varsovio / Bjalistoko
Filmado en Belarusio / Litovio
Filmado en Moskvo
Reveno al Barcelono
15.000 €
Muntado Prepari bildojn kaj sonojn
Munti la bazan filmon
Efektoj, kreditoj
Fina bildigo (“rendering”)
Programi DVD-menuon
Aŭtori majstran diskon
5000 €
Produktado Presi 1000 DVDojn
Prepari elŝutservilon
Krei libreton pri la filmo
Printi filmo-afiŝon / Fari T-ĉemizojn
5000 €
Promociado Publike anonci la rezultojn
Sendi produktojn al mecenatoj
Inskribiĝi en film-festivaloj kaj televid-kanaloj
2 flugbiletoj BCN-HAN-BCN
Kongresaj kotizoj / Transportado / Loĝado / Manĝoj
Vespermanĝo kun mecenatoj
5000 €
 Totala sumo  50.000 €

.

Skipo kaj aldonaj informoj

Joe Bazilio, reĝisoro, jam lanĉis 2 tre gravajn, longdaŭrajn filmojn originale en Esperanto: “Gerda Malaperis” (Claude Piron) kaj “La Patro” (Kikuti Kan). Li ankaŭ realigis diversajn kurtfilmojn. Joe estas fakulo pri kulturo kaj estas ankaŭ fasonisto. Muzikisto, li jam surdiskigis diversajn brazilajn muzikojn kaj ankaŭ laboris kiel produktisto por diversaj brazilaj kantistoj. Nuntempe kiel reĝisoro li respondecas pri kinartaj projektoj ĉe la kulturdomo de la urbo Formiga, en Brazilo, krom instruado de fotografio kaj de “stop motion”-teknikoj por infanoj. Li kreis infanan televidkanalon en la socia projekto “Civitana Knabo” por brazila entrepreno CSN.

Roĝer Borĝes, produktisto, diplomiĝis pri Administrado de Entreprenoj ĉe UNIP-Universitato en São Paŭlo, kaj posedas diplomon pri Projekt-Mastrumado el la Universitato de Kalifornio, Berkeley (Usono). Roĝer aparte fakas pri la kreado de muziko kaj videoklipoj en Esperanto, kunlaborante ekde la jaro 1999 kun pluraj asocioj (TEJO, E@I, BEJO) kaj artistoj. Li loĝas en Hispanio, proksime de Barcelono.

Samuel Nunes, kameraisto, laboras profesie kiel kameraisto en brazila televidkanalo “TV Oeste” en la urbo Formiga, ŝtato Minas Gerais, Brazilo. Kun multege da sperto li estas specialisto pri eksteraj raportoj kaj intervjuoj.

.

.

Ni esperas, ke vi trovos tiun ĉi projekton interesa. Ni elpensis ĝin dum multe da tempo kaj nun ĝi finfine pretas. Ni nur bezonas financan subtenon por sukcese filmi “La Vivo de Zamenhof”. Por kontakti nin kaj scii iom pli pri niaj iniciatoj, simple plenigu la formularon de Imagu Filmoj en Interreto – via mesaĝo alvenos rekte al nia labortablo. Elkore, dankon!

.

https://imagufilmoj.wordpress.com

.

Advertisements

18 pensoj pri “La Vivo de Zamenhof

  1. Do, mi kontribuos certe… amiko. poste mi vidos kiel sendi la monon al la projekto.nur mi ne certas partopreni dum la debuto 2012 en la UK, sed eble vi povos sendi al mi la tri kopiojn.
    Dum la venontaj televidprogramoj de “me-informo” (cxe http://www.telecentral.com.mx) mi informos kaj parolos pri la projekto invitante la televidantaron partopreni, vi helpu nin disvastigante la ekziston de nia reta televidprogramo por ke aliaj ankau spektu la programon kaj partoprenu sendante mesagxojn kaj tiel plu.

  2. Resondado: | Esperanto@Brazilo

  3. mi gratulas vin kaj esperaS KE via projekto trovos subtenon kaj de esperantistoj kaj de esperanto organizoj. sukceson al vi el nigxerio. espereble mi estos en hanoi por la premiero

    • Jes, la tempo suficxos se nia sponsoro (kiu jam okazas ekde kelkaj monatoj) efektivigxas. Komence estas tri flankoj: 1) rekta financado far de gravaj institucioj (UEA, ESF, SAT… kaj simile); 2) 500 esperantistoj donacas po 100 euxrojn; aux 3) la tiel nomata “crowdsourcing”-sistemo (ekzemple vidu kickstarter.com) . se nenio funkcias, ni tamen partoprenos konkursojn el fakaj kinaj asocioj kaj artaj fondusoj por realigi la filmon.

    • dankon Ronaldo pro viaj afablaj vortoj!
      sendube ni ege volas iri al berlino kaj intervjui gehistorimulojn.
      nuntempe ni dauxre kontaktas mecenatojn por financi la filmon.
      cxu vi konas individuon aux organizon, kiu povus helpi la projekton permone?
      se jes, retmesagxu nin.
      ni jam havas plurajn subtenantojn sed ankoraux bezonas donacojn cxar
      ni vojagxos multege dum la filmado kaj acxetos multekostajn, profesiajn filmilojn.
      mi kore dankas pro via mesagxo kaj esperas revidi vin Germanie en 2012!

      fortan brakumon,

      ROGER BORGES
      Imagu Filmoj

  4. Bone. Gratulojn, ĉefe pro via iptimisma emo ricevi eŭrojn dum monda ekonomia krizo. Mi ne bone komprenis ĉu estos NUR dokumentaĵo pri la VIVO, T. E FOTOJ Komentitaj… ktp. La nunaj lokoj kie Zamenhof vivir jam malaperis por la militoj… do ne tro utilus tiajn ĉi longan vojaĝon… Kaj mi vidis ke mankas almenaŭ tri GRAVAJ lokoj: Boulogne sur Mer, Britio-Cambridge, kaj Usono Waŝintono… Eble vi povus havi helpon de la Usona “E-Fondaĵo”…aŭ antaŭvendi kopiojn de la DVD filmo… pere de UEA-konto. Mi memoriĝas la monkolektadon de Flavio Rebelo por la “ĜangaloTV”…do bonege pensi en pluraj “alternativoj”… (ekz. kunlaboro kun Roman Dobrzyński… kaj la uzo de konataj filmadoj pri la afero….) krom ….
    ĵo

  5. Mi gratulas vin kaj esperas, ke cxio marsxu sukcese. Mi pensas, ke cxi tiu projekto interesas al cxiuj esperantistoj sed eble la plej granda parto el ili malkonas gxin, cxar mi, ekzemple, konas gxin tute hazarde. Do eble oni devus reklami pli vaste pere de naciaj asocioj kiuj samtempe povus informi cxiujn siajn membrojn.
    Aliflanke, kien kaj kiam oni devas sendi mohelpojn?

  6. Roger, ankau Kickstarter ne estas en Esperanto. Mi sciis pri tiu postulo bazighi en Usono, sed uzu alian retejon do. Ne gravas, ke ili mem ne estas en Esperanto, tamen ene de ghi via prezento de la projekto povas esti en Esperanto, tio gravas. Bonshancon!

  7. Verŝajne necesas, ke iu traduku tiun retejon, sed devus esti persono, kiu havas la saman gepatran lingvon kiel la kreinto de la paĝaro por eviti iujn ajn miskomprenojn.

  8. Mi ege dankas al cxiuj apogantoj, intoj kaj ontoj kiuj vere scias pri nia malfacileco realigi la aferon kaj ni certe faros tiun cxi filmon. Ni ne scias cxu rapide sed tutecerte gxi aperos. Ni petas al cxiuj helpon por disvastigi en naciaj kaj lokaj asocioj, kluboj, ktp. Dankegon!

  9. Mi estas el Vjetnamio kaj mi povas subteni nur malmateriale vian lauxdindan projekton. Baldauxan sukceson al vi mi bondeziras….

  10. Resondado: Dokumentaria filmo pri Zamenhof suspendigita | Imagu Filmoj

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s