Dokumentaria filmo pri Zamenhof suspendigita

zamenhof_familio

Imagu Filmoj, la produktista firmao malantaŭ biografian filmon pri la vivo de Zamenhof, suspendis la produktadon de la dokumentario.

“La projekto ne estas entute nuligita,” diris Joe Bazilio, prezidanto de Imagu, pere de Skype-intervjuo. “Sed restas financaj malfacilaĵoj kiujn bezonas esti solvitaj unue. Ni nur interesiĝas pri altkvalitaj, profesiaj rezultoj, ne hejmfaritaj videoj.”

Dum la entrepreno daŭre serĉas subtenantajn partnerojn, pluraj proponoj alvenis por malgrandigi la necesan buĝeton. Unu el ili konsistis en uzi kameraon kiel Canon 5D Mark IIINikon D7000, anstataŭ proprajn kinajn filmilojn. “Per relative simpla softvaraj agordoj, tiuj ekipaĵoj permesus al ni kapti eksterordinare belajn bildojn je nur frakcio de la tipaj kostoj en la kinarta industrio”, aldonis la direktoro.

Ĉar la teamo celis debuti la dokumentarion kadre de Universala Kongreso de Esperanto 2013, ne plu restus sufiĉe da tempo por efektive realigi la filmon ĉisemestre. Pro tio, la skipo suspendas la projekton sendifine.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s