Filmado de “La Vivo de Zamenhof” prokrastita ĝis 2013

Registrado de venonta filmo “La Vivo de Zamenhof” estis prokrastita ĝis sekva jaro pro kalendaraj kaj buĝetaj kialoj.

Produktisto Roĝer Borĝes antaŭe insistis, ke la biografia dokumentario – realigota dum pluraj monatoj inter Ameriko kaj Eŭropo – komencus esti filmita tiun ĉi jaron sed financaj kaj tempopremaj malfacilaĵoj puŝis la filmadon reen al 2013.

La direktoro de Imagu Filmoj, Joe Bazilio, diris: “Ni ankoraŭ laboras pri skripto, kaj esperas kompletigi ĝin baldaŭ. Sed jam evidentiĝas, ke sep semajnoj ne estos sufiĉa tempo por prepari filmon kiel tiu ĉi.”

La plano estis originale elpensita tiel, ke filmado komencus ĉimonate en Hispanio. Sed la teamo ne sukcesis asekuri la tutan bezonatan buĝeton por efektivigi la laboron profesie.

Subtenantoj de la filmstudio kolektis promesojn je ĉirkaŭ 30.000 € por financi la projekton, dum la filmistoj volis arigi inter 50 ĝis 60 mil por realigi la filmon, kiun ili imagis. Plej granda parto de tiu monsumo dediĉiĝos al aĉetado de profesiaj ekipaĵoj kaj lensoj. Parolante pri la filmo antaŭe, Bazilio diris: “Mi vidas ĝin kiel komuna realigo de la Esperantistaro al la tuta mondo. Zamenhof aŭtoris ilon por ke homoj forĵetu la murojn inter la popoloj, sed ne estis facila vojo. Jen lia historio.”

Advertisements

2 pensoj pri “Filmado de “La Vivo de Zamenhof” prokrastita ĝis 2013

  1. Saluton! Vi ja faras tre bonan projekton en la mondo de esperanto. Mi ege interesigxas sekvi la esperantajn filmojn.Tre bedawrinde en mia urbo nek mia lando ne trovigxas ien acxeti filmojn. Denove, mi gratulas vin cxiujn!

  2. Salutojn!
    Mi ĵus komencis mian propran WordPress retejo dediĉita al tio, kion mi esperas estos La Ordeno de la Verda Stelo, Esperanto studo grupo por San Antonio, Teksaso. Mi ne havas la monon por vojaĝi al NASK kaj do mi decidis alporti NASK min-fine, mi esperas. Mi estas tre feliĉa legi pri via filmo! Se mi ricevas buĝeto solvita, mi provos kontribui al via projekto. Bonŝancon! Mi fervoris vidi la rezultojn!
    Via amiko,
    Troyus

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s