Imagu Filmoj, la produktista firmao malantaŭ biografian filmon pri la vivo de Zamenhof, suspendis la produktadon de la dokumentario.
“La projekto ne estas entute nuligita,” diris Joe Bazilio, prezidanto de Imagu, pere de Skype-intervjuo. “Sed restas financaj malfacilaĵoj kiujn bezonas esti solvitaj unue. Ni nur interesiĝas pri altkvalitaj, profesiaj rezultoj, ne hejmfaritaj videoj.”
Dum la entrepreno daŭre serĉas subtenantajn partnerojn, pluraj proponoj alvenis por malgrandigi la necesan buĝeton. Unu el ili konsistis en uzi kameraon kiel Canon 5D Mark III aŭ Nikon D7000, anstataŭ proprajn kinajn filmilojn. “Per relative simpla softvaraj agordoj, tiuj ekipaĵoj permesus al ni kapti eksterordinare belajn bildojn je nur frakcio de la tipaj kostoj en la kinarta industrio”, aldonis la direktoro.
Ĉar la teamo celis debuti la dokumentarion kadre de Universala Kongreso de Esperanto 2013, ne plu restus sufiĉe da tempo por efektive realigi la filmon ĉisemestre. Pro tio, la skipo suspendas la projekton sendifine.





