
Jam de kelkaj monatoj ni ekpensas filmi biografian dokumentarion pri la vivo de Zamenhof. Ni volas fari tre profesian filmon, uzante la plej moderna teknologio, por atingi tre altkvalitan rezulton. Inter aliaj inspiro-fontoj, ni ŝatas la laboron de Ken Burns, ekzemple je lia 2004-a filmo “Thomas Jefferson“, dokumentario kiu daŭre estas inter la plej venditaj filmoj de Amazon.
Por fari tion, ni bezonos aĉeti novajn filmilojn, interalie multekostan 35-mm filmilon de SONY, kaj vojaĝi dum du monatoj tra Eŭropo, al ĉiuj lokoj kiuj rilatas al la vivo de nia majstro. Ni ŝoforos pli ol 4.000 km aŭte, tra 9 landoj, kaj poste muntos la finan filmon en Barcelono, Hispanio. La projekto estas tute malferma nun kaj vi povas legi la detalojn de niaj planoj je la paĝo pri “La Vivo de Zamenfof“.
Kion vi opinias? Ĉu indas realigi tiun ĉi projekton? Ĉu ni faru ĝin en Esperanto, en la Pola, kun subtitoloj…? Ni atendos viajn konsilojn en la komentejo, dankon!
Bis! Mi antaŭĝojos vian projekton kaj esperas al vi plenan sukceson.